Pasanta pasio - Kore: текст песни id 10061391
La ŝminko distingas vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ago, kontanta pago, fridas ĉi imago
Senmove frostas vi
Detruas la medi'
Tima bezono, de ĉ mono, sen glora krono
Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo
Dum nokto forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, mesaĝo el la koto
Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for — pasanta pasio
Linĉita amo
Ploriga dramo — pasanta pasio
Kruela nokto
Fragila knabino — pasi', pasi'
Vi volas for de tie ĉi — pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli
Da sentoj restas nul'
Dum tiu ago de la ĝu'
Sen parolo, pri naŭza sento, pasanta pasio
Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for — pasanta pasio
Оставить комментарий: